Kiu ekas al vojaĝo ien por diskonigi la kredon, tiu citu tiun ĉi preĝon tage kaj nokte dum siaj vojaĝoj tra fremdaj landoj :

Ho Dio, mia Dio! Vi vidas min ravita kaj altirata de Via glora reĝejo, flamigata per la fajro de Via amo inter la homaro, heroldo de Via regno en tiuj ĉi grandaj vastaj landoj, fortranĉita de ĉio alia krom Vi, fidanta al Vi, forlasinta ripozon kaj komforton, for de mia indiĝena hejmo, migranto en tiuj ĉi regionoj, fremdulo falinta surteren, humila antaŭ Via altega Sojlo, oboema al la ĉielo de Via ĉiopova gloro, peteganta al Vi en la mezo de la nokto kaj je tagekiĝo, alvokanta kaj alpreganta Vin matene kaj vespere por graceme helpi min servi Vian Aferon, disvastigi ĉien Viajn Instruojn kaj laŭdegi Vian Vorton tra la tutaj Oriento kaj Okcidento. Ho, Eternulo! Fortigu mian lumbon, kapabligu min servi al Vi per pleja penado kaj ne forlasu min al mi mem, soleca kaj senhelpa en tiu ĉi forejo. Ho, Eternulo! Donacu al mi komunion kun Vi en mia forlasiteco kaj estu mia kunestanto en tiuj ĉi fremdaj landoj. Vere, Vi konfirmas kiun ajn Vi volas je tio kion Vi deziras, kaj vere Vi estas la Ĉio-pova, la Plejpotenca.

‘Abdu’l-Bahá

App icon
Bahá’í Prayers
Get the app
font
size
a
theme
Day
Night
font
Sans
Serif
share prayer
App icon
Bahá’í Prayers
Get the app