Ho serĉanto de l’Vero! Se vi deziras, ke Dio malfermu vian okulon, vi devas petegi al Dio, preĝi al Li kaj komuniki kun Li je noktomezo, dirante la jenon :

Ho Eternulo, mi turnis mian vizaĝon al Via regno de unueco kaj mi mergiĝis en la maro de Via kompatemo. Ho Eternulo, heligu mian vidkapablon pere de Viaj lumoj en ĉi obskura nokto, kaj feliĉigu min per la vino de Via amo en ĉi mirinda epoko. Ho Eternulo, igu min aŭskulti Vian vokon, kaj malfermu antaŭ mia vizaĝo la pordojn de Via ĉielo, por ke mi vidu la lumon de Via gloro kaj estu altirata al Via beleco. Vere, Vi estas la Donanto, la Malavara, la Kompatema, la Pardonanta.

‘Abdu’l-Bahá

App icon
Bahá’í Prayers
Get the app
font
size
a
theme
Day
Night
font
Sans
Serif
share prayer
App icon
Bahá’í Prayers
Get the app