Li estas la Rego, la Ĉio-scia, la Saĝa!

Jen, la Najtingalo de l’ Paradizo kantas sur la branĉoj de la Arbo de Eterneco, proklamante per melodioj sanktaj kaj dolĉaj al la sinceruloj la ĝojan sciigon pri la proksimeco de Dio, vokante la kredantojn je la Dia Unueco al la kortego de la Ĉeesto de la Grandanima, konigante al la purkoraj la mesaĝon revelaciitan de Dio, la Reĝo, la Glora, la Senkompara, gvidante la amantojn al la trono de sankteco kaj al tiu ĉi majesta Belo.

Vere, ĉi tiu estas la Belo Plej Granda, profetita en la Libroj de la Mesaĝistoj, per Kiu la vero estos distingata de malvero kaj la saĝeco de ĉiu ordono estos testata. Vere, Li estas la Arbo de Vivo, kiu produktas fruktojn de Dio, la Majesta, la Potenca, la Granda.

Ho Aĥmad! Atestu, ke vere Li estas Dio kaj ne estas alia Dio krom Li, la Reĝo, la Protektanto, la Senkompara, la Ĉiopova. Kaj ke Tiu, Kiun Li sendis sub la Nomo de Ali estis la Ĝusta de Dio, Kies ordonojn sekvas ni ĉiuj.

Diru: Ho homoj, obeŭ la ordonojn de Dio, donitajn en la Bajano de la Glora, la Saĝa. Vere, Li estas la Reĝo de la Mesaĝistoj kaj Lia Libro estas la Patrina Libro, ho ke vi tion sciu.

Tiel sendas la Najtingalo Sian vokon al vi el ĉi tiu malliberejo. Nur ĉi klaran mesaĝon Li havas por transdoni. Kiu ajn deziras, turnu sin for de ĉi tiu konsilo, kaj kiu ajn deziras, tiun lasu serĉi la padon al sia Sinjoro.

Ho homoj, se vi malakceptas ĉi tiujn versojn, je kia pruvo kredis vi je Dio ? Prezentu ĝin, ho aro da falsuloj.

Sed ne, je Tiu, en Kies mano estas mia animo, ili ne estas kaj neniam estos povantaj tion fari, eĉ se ili kuniĝus por reciproke sin helpi.

Ho Aĥmad! Ne forgesu Miajn favordonojn dum Mi forestas. Memoru Miajn tagojn dum viaj tagoj kaj Mian turmenton kaj ekzilon en ĉi tiu fora malliberejo. Kaj estu tiel firma en Mia amo, ke via koro ne ŝanceliĝu, eĉ se la glavoj de la malamikoj pluve atakas vin kaj ĉiuj ĉieloj kaj la tero leviĝas kontraŭ vi.

Estu al Miaj malamikoj kiel fajroflamo, sed kiel rivero de eterna vivo al Miaj amatoj, kaj ne apartenu al tiuj, kiuj dubas.

Kaj se vi estas premata de afliktoj sur Mia vojo aŭ de malnobligo pro Mi, ne ĉagreniĝu pro tio.

Fidu je Dio, via Dio kaj la Eternulo de viaj prapatroj; ĉar la homoj vagadas sur la padoj de iluzio, senigite je la kapablo vidi Dion per siaj propraj okuloj, aŭ aŭdi Lian Melodion per siaj propraj oreloj. Tiaj Ni trovas ilin, same kiel vi tion atestas.

Tiel iliaj superstiĉoj fariĝis vualoj inter ili kaj iliaj propraj koroj kaj fortenas ilin de la vojo de Dio, la Majesta, la Granda.

Estu certa, ke vere, kiu turnas sin for de ĉi tiu Belo, ankaŭ forturnis sin de la Mesaĝistoj de la pasinteco kaj elmontras fieron kontraŭ Dio, de eterno al eterno.

Lernu bone ĉi tiun epistolon, ho Aĥmad. Kantu ĝin en viaj tagoj kaj ne detenu vin de tio. Ĉar vere Dio destinis por ĉiuj, kiuj kantas ĝin la rekompencon de cent martiroj kaj servon en ambaŭ mondoj. Ĉi tiujn benojn Ni donacis al vi kiel Nian difavoron kaj kiel gracon el Nia ĉeesto, por ke vi apartenu al la dankemaj.

Je Dio! Se iu en aflikto aŭ malĝojo citas ĉi tiun epistolon kun absoluta sincero, Dio dispelos lian ĉagrenon, solvos liajn malfacilojn kaj forigos liajn afliktojn.

Vere, Li estas la Mizerikorda, la Kompatema. Laŭdata estu Dio, la Sinjoro de ĉiuj mondoj.

Bahá’u’lláh

App icon
Bahá’í Prayers
Get the app
font
size
a
theme
Day
Night
font
Sans
Serif
share prayer
App icon
Bahá’í Prayers
Get the app