Currently reading prayer in Esperanto. Return to 日本語.

Ho mia Dio! Ho mia Dio! Vere, mi alvokas Vin kaj preĝas antaŭ Via sojlo, petante Vin, ke ĉiuj Viaj benoj descendu sur ĉi tiujn animojn. Distingu ilin per Via favoro kaj Via vero. Ho Eternulo! Unuigu kaj kunligu la korojn, akordigu ĉiujn animojn kaj ĝojigu la spiritojn per la signoj de Viaj sankteco kaj ununureco. Ho Eternulo! Faru ĉi tiujn vizaĝojn radiantaj per la lumo de Via unueco. Fortigu la lumbojn de Viaj servantoj por la servado al Via regno. Ho Eternulo, Vi la posedanto de senlima kompato! Ho Dio de senkulpigo kaj pardonemo! Pardonu niajn pekojn, ekskuzu niajn malfortojn kaj igu nin turniĝi al la reĝejo de Via indulgo, alvokante la regnon de forto kaj potenco, humiliĝante ĉe Via sanktejo kaj submetiĝante antaŭ la gloro de Viaj evidentecoj. Ho Sinjoro Dio! Faru nin ondoj de l’maro, floroj de l’ĝardeno, unuiĝintaj, unuanimaj per la donaco de Via amo. Ho Eternulo! Vastigu la brustojn per la signoj de Via ununureco kaj faru la tutan homaron steloj brilantaj desur la sama alto de gloro, perfektaj fruktoj kreskantaj sur Via arbo de vivo. Vere, Vi estas la Ĉiopova, la Mem-Ekzistanta, la Donanta, la Pardonanta, la Senkulpiganto, la Ĉio-scia, la Ununura Kreanto.

‘Abdu’l-Bahá

App icon
Bahá’í Prayers
Get the app
font
size
a
theme
Day
Night
font
Sans
Serif
share prayer
App icon
Bahá’í Prayers
Get the app