Ho Dio! Eduku ĉi tiujn infanojn. Ĉi infanoj estas la plantoj de Via horto, la floroj de Via kampo, la rozoj de Via ĝardeno. Faru, ke Via pluvo akvumu ilin, ke la Suno de l’Realo brilu sur ilin per Via amo. Viaj brizoj freŝigu ilin, por ke ili estu edukataj, kresku kaj evoluu, kaj montriĝu en pleja beleco. Vi estas la Donanto. Vi estas la Mizerikorda.

‘Abdu’l-Bahá

Bahá’í Prayers
Get the app
share prayer
Share on Facebook
Tweet
Bahá’í Prayers
Get the app